摘要:Okaze de la KER-ekzamenoj de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, UEA lanĉis la Konkurson “La plej bona reganto
Okaze de la KER-ekzamenoj de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, UEA lanĉis la Konkurson “La plej bona reganto de Esperanto”, al kiu invitis la C2-nivelajn kandidatojn, kiuj sukcese trapasos kaj la skriban kaj la parolan partojn de la ekzameno. El la 15 ekzameniĝintoj, 8 personoj el 6 landoj anoncis antaŭ la ekzameno sian intencon partopreni la konkurson.
在布尔诺第110届国际世界语大会期间,组织者举办了KER考试。在考试前,国际世协发起了“世界语最佳使用者”大赛,并邀请同时报名C2级笔试与口试的考生参赛。15名考生中,有来自6个国家的8名考生同意参赛。
La ekzameno okazis la 1an de aŭgusto, parte en Brno, en ĉeesta formo kaj paralele ankaŭ rete. Papere ekzameniĝis entute 12 personoj kaj rete 3.
此次KER考试于8月1日进行,分线上线下两种方式,共有12人参加线下考试,3人参加线上考试。
Post la korektado kaj poentumado la subaj kvar kandidatoj havis la plej bonajn rezultojn.
此次考试满分为160分。经过阅卷、评分,成绩最佳的4名考生分别是:
konkursanto el Usono kun 119.6 poentoj el 160 (74.75%)
获119.6分的美国考生(正确率74.75%)。
konkursanto el Kanado kun 110.7 poentoj (69.19%)
获110.7分的加拿大考生(正确率69.19%)。
konkursanto el Usono kun 107.8 poentoj (67.38%)
获107.8分的美国考生(正确率67.38%)
konkursanto el Hispanio kun 103.2 poentoj (64.5%)
获103.2分的西班牙考生(正确率64.5%)
Laŭ la reguloj ĉiu reprezentata lando rajtas nur je unu “plej bona reganto de Esperanto” por la kuranta jaro - do la 3 unuaj premioj estas por la 3 kandidatoj kun plej multaj poentoj el 3 malsamaj landoj.
依据比赛规则,同一年度内,每个国家只能评出一位“世界语最佳使用者”,因此今年该奖项颁发给了三个不同国家的最高分选手。
Baze de tio UEA kaj la KER-ekzamena Centro de UEA anoncas la finan rezulton.
基于以上信息,国际世协和国际世协KER考试中心公布了比赛的最终结果:
La konkurson gajnis S. Aleksandra SATO el Usono (119.6 poentoj), kiu senpage rajtos partopreni la kongreson en 2026 aŭ povos uzi aĉetkuponon ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 100 EUR.
来自美国的S. Aleksandra SATO(119.6分)获胜。获胜者可以免费(免报名费)参加2026年国际世界语大会或者获得价值100欧元的国际世协书刊服务部图书券。
获胜者S. Aleksandra SATO
La duan premion gajnis Luis Miguel Obando Tobar (110.7 poentoj), kolombiano, nun loĝanta en kaj konkursanta por Kanado.
第二位获奖者是Luis Miguel Obando Tobar(110.7分),哥伦比亚人,现居加拿大,代表加拿大参赛。
Lia premio estas 50 %-a rabato en la aliĝo al UK 2026 aŭ aĉetkupono ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 75 EUR.
他的奖品为2026年国际世界语大会报名费减半或者价值75欧元的国际世协书刊服务部图书券。
La tria premio, aljuĝita al Ferriol MASIP I BONET (103.2 poentoj) el Hispanio estas aĉetkupono ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 50 EUR.
第三位获奖者为来自西班牙的Ferriol MASIP I BONET(103.2分),他的奖品为价值50欧元的国际世协书刊服务部图书券。
Laŭdan gratulon ricevas ankaŭ Brandon SOWERS, la tria plej sukcesa kandidato, tamen la dua el Usono.
另有值得表扬的参赛者——来自美国的考生Brandon SOWERS,其总分排名第三,但因为在美国位列第二,所以未能获奖。
Aldone ĉiuj premiitoj gajnos:
此外,以上每位获奖者还可以获得:
a) bazan membrecon en UEA por la kuranta jaro (se ili ne jam estas individuaj membroj de UEA);
a)国际世协本年度基础会员资格(如果本人尚不是国际世协个人会员)
b) elektronikan abonon al la revuo Kontakto por la kuranta jaro (se ili ankoraŭ ne abonas aŭ ne aĝas sub 36 jarojn); kaj
b)2025年度《接触》杂志电子版(尚未订阅或者本人超过36岁)
c) la eblon esti intervjuata por la revuo Esperanto.
c)被《世界语》杂志采访的机会。
Kiel plusan premion, (donacitan de la redaktejo de la revuo MONATO), nome unujaran abonon je la bita versio de la revuo ricevos ĉiuj ekzameniĝintoj, kiuj sukcesis en ajna nivelo, sendepende de la konkurso.
此外,《一月间》 杂志编辑部为考生们准备了额外奖励,每位拿到任意等级证书的考生将获得一年的该杂志电子版。
来源:中国报道世界语网