摘要:Kunluebla biciklo estas rigardata kiel unu el la "novaj kvar grandaj inventoj" de Ĉinio, kaj la aliaj tri inventoj estas altrapida
Kunluebla biciklo estas rigardata kiel unu el la "novaj kvar grandaj inventoj" de Ĉinio, kaj la aliaj tri inventoj estas altrapida fervojo, retaĉetado kaj Alipago. La kunluebla biciklo solvas la problemon de la "lasta kilometro" al la celloko kaj mildigas la obstrukcon sur stratoj.
共享单车被誉为中国的“新四大发明”之一,其他三大发明分别是高铁、网购和支付宝。共享单车为“最后一公里”提供解决方案,有效缓解交通拥堵……
共享单车概念的兴起
En 2014 la kompanio OFO (la flava biciklo) estis fondita de Dai Wei kaj aliaj partneroj, kiuj kreis la modelon de senstacia kunluebla biciklado. Tiu novigo celas solvi la problemon de la "lasta kilometro" en la ĉiutaga vojaĝado, liverante rapidan, oportunan kaj mediamikan vojaĝon por urbanoj.
2014年,戴威和其他几个合伙人成立了OFO公司,首创了无桩共享单车模式。这一创新解决了日常通勤“最后一公里”难题,为城市居民提供快速、便捷、环保的出行方式。
La jaroj 2016 kaj 2017 atestis eksplodan kreskon de tio. Kompanioj kiel Mobike, Hellobike kaj Bluegogo sinsekve aperis, ricevante miliardojn da usonaj dolaroj en riskinvestoj.
2016年和2017年,共享单车行业呈爆发式增长。摩拜、Hellobike、Bluegogo等公司相继出现,累计获得数十亿美元风险投资。
无序竞争
Kiam diversaj markoj de kunlueblaj bicikloj aperis unu post alia, la situacio komplikiĝis. Ĉiu kompanio strebis pligrandigi sian markan videblecon kaj monopoligi sian koloron per rapida merkata ekspansio. En la furioza konkurenco, la kompanioj amasproduktis biciklojn kaj disvastigis "parkejojn" en ĉiuj partoj de la urbo. Multaj lanĉis programojn de "senpaga rajdado" aŭ donis diversajn rabatkuponojn, kio igis la lukoston preskaŭ nula. La komenca merkata batalo iom post iom transformiĝis en nesanan konkurencon.
各品牌共享单车相继涌现,形势变得愈发复杂。每家公司都试图通过快速扩张市场来扩大品牌可见度,并通过专属色彩建立垄断。在这场疯狂竞争中,各公司大量投放共享单车,将“停车点”遍布到城市各个角落。多个平台推出“免费骑行”活动或发放各类优惠券,人们几乎可以免费骑行共享单车。这场市场争夺战逐渐演变成无序的恶性竞争。
La sekvoj estis katastrofaj: bicikloj amasigitaj sur la trotuaroj, altaj damaĝprocentoj kaj administrada kaoso. Tio kondukis al grandega malŝparo de resursoj kaj urba spaco. Krome, la kompanioj ne havis efikajn rimedojn por rehavi biciklojn forlasitajn ĉe foraj lokoj aŭ eĉ ĉe aŭtovojoj.
疯狂竞争的后果是,人行道上堆满了共享单车、单车损坏率高,管理混乱。这不仅导致资源与城市空间的巨大浪费,更严重的是,企业缺乏有效手段召回那些被遗弃在偏远地区甚至是高速公路上的共享单车。
政府介入
Fronte al la tro rapida disvolviĝo de la kunluebla biciklomarketo, la ĉina registaro efektivigis serion da ampleksaj registaraj mezuroj por restarigi ordon kaj celi daŭripovan evoluon. La registaro enkondukis klarajn jurajn kadrojn por reguligi la funkciadon de kompanioj, postulante ilian oficialan registradon, observon de teknikaj normoj, certigon de sekureco kaj protekton de uzantaj datumoj. En grandaj urboj kiel Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono, oni ankaŭ starigis proprajn regulojn pri la maksimuma nombro de bicikloj, la areo de rearanĝo kaj la respondeco pri bontenado.
面对共享单车市场的过快发展,中国政府实施了一系列监管措施来恢复秩序并促进可持续发展。政府制定了明确的法律框架规范企业运营,要求企业进行正式注册、遵守技术标准、通过安全认证、保护用户数据。北京、上海、广州等大城市还制定了关于最大投放量、重新分配区域和维护责任等具体规定。
新阶段
Post periodo de eksplodo kaj merkata purigo, la ĉina kunluebla biciklomerkato formis "tri-regnon", dominatan de tri ĉefaj kompanioj: Meituan Bike, Hellobike kaj Qingju Bike, kiuj kune posedas ĉirkaŭ 95 % de la merkato. Laŭ datumoj de la Ministerio pri Transporto, ĝis septembro 2024 en Ĉinio funkciis pli ol 12 milionoj da kunlueblaj bicikloj, kun averaĝe 27 milionoj da ĉiutagaj uzoj. Tiuj tri gigantoj konkurencas ne nur per bicikloj, sed ankaŭ per kompletaj ciferecaj serv-ekosistemoj, kie la uzanta alligiteco rilatas pli al la platformo ol al la veturilo mem.
经过爆发性增长和市场整顿,中国的共享单车市场形成了“三足鼎立”的格局,即美团单车、哈啰出行和青桔单车,这三家企业共同占据了约95%的市场份额。根据交通运输部的数据,截至2024年9月,全国运营的共享单车超过1200万辆,日均骑行量达2700万人次。这三家巨头的竞争不仅体现在共享单车上,还扩展到完整的数字服务生态系统,用户粘性更多依赖于平台而非单车本身。
对城市的影响
Pozitive, la kunlueblaj bicikloj efike solvis la "lastan kilometron" -- la distancon inter publik-transportaj stacioj kaj la fina celo. Plej multaj uzantoj uzas la servon por konektiĝi al metrooj aŭ busoj, kio kreas plurmodan transport-ekosistemon.
共享单车高效解决了“最后一公里”的问题——即公共交通站点与最终目的地之间的距离。大多数用户使用该服务来连接地铁或公交,从而创造了多模式的交通生态系统。
Rimarkinde, la servo tute ŝanĝis la pejzaĝon de mallongdistanca trafiko. La nombro de kontraŭleĝaj motorcikloj en grandaj urboj kiel Pekino kaj Ŝanhajo preskaŭ malaperis post la apero de tiaj bicikloj. Uzantoj transiris al pli sekura, pli malmultekosta kaj pli travidebla alternativo. Krome, kunlueblaj bicikloj reduktas la elsendon de karbona dioksido, kontribuante al la celo de daŭripova evoluo.
值得注意的是,该服务彻底改变了短途出行方式。在北京、上海等大城市,共享单车出现后,违规的电动车几乎消失了,公众转向更加安全、经济、透明的出行方式。此外,使用共享单车显著减少了二氧化碳的排放,为实现可持续发展目标作出贡献。
共享单车的雏形
La koncepto de kunlueblaj bicikloj originis eksterlande. En 1965, Amsterdamo, Nederlando, oni lanĉis la unuan kunlueblan biciklo-programon White Bicycle, kiu estas konsiderata kiel la plej frua publika biciklosistemo en la mondo. Ĝi estis tute senprofita registara projekto, uzante ordinarajn biciklojn sen fiksa parkejo, sen pago, kiujn oni povis preni kaj lasi libere. Fine, pro damaĝo kaj konstanta ŝtelo, la projekto ĉesis.
共享单车的概念起源于国外。1965年,荷兰阿姆斯特丹推出全球首个公共自行车计划White Bicycle,这被视为共享单车系统的雏形。该项目使用无固定停放点、免押金的普通自行车,但由于车辆损毁率高且缺乏管理,不久后该项目终止。
来源:中国报道世界语网